En evolua biologio, Kamuflimito aŭ Imitokamuflo [2] estas la simileco inter du specioj, kiu protektas unu el ili aŭ eĉ ambaŭ[3]. Tiu simileco povas funkcii laŭ aspekto, kutimoj, sono, odoro kaj eĉ laŭ geografio, ĉar kamuflimito troviĝas en similaj lokoj kiel ties modeloj[4].
Kamuflimito okazas kiam grupo de organismoj[5], la kamuflimita, evoluas por kunhavi komunajn ŝajnajn karakterizaĵojn kun alia grupo, la imitinda modelo[6] por trompi trian alian grupon. La evolucianto sekvas la direkton de selekta agado de signal-ricevanto[4]. Ekzemple, birdoj, kiuj identigas per rigardo manĝeblajn insektojn, dume evitas la venenajn modelojn, estas trompitaj kiam tiaj insektoj kamuflimitiĝas kiel venenaj insektoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search